Esperanta taglibro pri Marc Aurel

Vojaĝeto al Inuyama

2019-12-15
Vojaĝ-Raporto Japanio
Featured Image

En la lasta semajno mi iris al la urbo Inuyama. Ĝi estas en la gubernio Aiĉi, norde de la urbo Nagojo, Japanio. Matene mi iris de Nagojo al Inuyama, kiu daŭras ĉirkaŭ 1 horoj kaj 30 minutojn. Mi uzis “Meitetsu”, la loka trajnfirmao de Nagojo.

(Ĉi tiu vojaĝ-raporto estas verkita de mi, kaj edita / korektita de Yamaguti Sin’iti. La raporto ankaŭ aperis en “Informilo de NEC 297”, revuo de Nagoja Esperanto-Centro.)

Alveninte, mi iris antaŭ ĉio al la kastelo. La kastelo estas fama tutlande, ĉar tiu estas la plej malnova kastelo en Japanio, kiu ne estis rekonstruita. Kvankam aliaj japanaj kasteloj estas pli grandaj, ili rekonstruiĝis post militoj aŭ post tertremoj. Sed, en Inuyama, estas la originala pura kastelo, konstruita en la jaro 1537.

La kastelo estas sur monto, kaj la enirejo konektiĝas kun la sanktejo. Per 550 enoj oni povas aĉeti la bileton por eniro al la kastelo. Mi aĉetis la komuan bileton por eniri la kastelo kaj

plurajn muzeojn en la urbo. La kastelo tre belas, kaj ĉar ĝi ne estis rekonstruita, oni povas senti la historion de la loko. Se oni volas eniri en la ĉefturon de la kastelo, oni devas demeti viajn ŝuojn. Post tio, vi povas supreniri ĝis la plej alta etaĝo.

Post la vizito de la kastelo, mi malsatiĝis. Mi serĉis malmultekostan restoracion, kaj trovis la ĉinan restoracion, kie mi manĝis t.e. “tajvanan” nudelon (efektive ĝi estis elpensita ne en Tajvano sed en Nagojo) kaj ĝozon. Tiu ĉi estas japana variaĵo de ĉina knelo, tre bongusta.

Poste, mi promenis tra stratoj kaj serĉis iujn kaŝitajn trezorojn. Mi trovis unu sanktejon, kiu estis tre granda. “Daishoji” estas budhisma templo. De Daishoji, oni povas vidi la kastelon sur la apuda monto. Daishoji komencis sian konstruadon en la jaro 1936, sed daŭris ĝis la jaro 1953 pro la milito. Oni vizitas ĝin por novjara preĝo kaj aliaj aferoj.

La malnova urbo de Inuyama tre belas. Estas tradicia japana stilo, kaj en butikoj kaj restracioj oni povas aĉeti kelkajn lokajn manĝaĵojn kaj manfaritaĵojn.

Fine, mi iris al muzeoj de Inuyama. Inter ili mi vizitis prefere la tri muzeojn: la muzeo de la kastelo-urbo, la muzeo de la loka fama marioneto, kaj la muzeo de “Yama”.

Yama” estas granda vagono aŭ paradilon, kiun oni tiras en la fama jarpfesto. Ekde la jaro 1635, la festo okazas ĉiujare en la unua semajnfino en aprilo. Dum la resto de la jaro oni povas vidi la paradilojn en la muzeo.

Entute estas dek tri paradiloj, sed en la muzeo oni povas vidi nur kvar. Unu vagono pezas pli da 2 tunojn, kaj dum la festo ĝi estas portata de grupo de homoj. Dum la festo, la vagonoj vete kuras tra la stratoj de la malnova urbo, ludante muzikon kaj prezentante marioneton kaj siajn aliajn artojn sur la tegmento de la vagonoj.

La vojaĝeto al Inuyama tre interesis min, kaj mi faris multajn fotojn. Bedaŭrinde, mi ne povis iri al la “Meijimura”, ankoraŭ alia fama muzeo en la urbo. Tiu muzeo estas tiel granda, ke oni bezonas kelkajn horojn por ĉirkaŭiri ĉiujn vidindaĵojn. Sekve, mi venos ankoraŭfoje por iri tien.




Ankaŭ legu

Vojaĝeto al Himeji

Kiam mi komencis tion blogon, mi ĉefe planis skribi pri miaj vojaĝetoj ĉirkaŭ Japanio kaj pri miaj kelkaj komercaj vojaĝoj al diversaj …

Legu pli...

La Kristnasko en Japanio

Estas la kristnaska tempo kaj mi, tiel estas germano, sentas tre nostalgia. Mi estas konstante en Japanio ekde la jaro 2016 kaj mi neniam …

Legu pli...

Komentoj