Prezentita foto

Saluton

Saluton. Mia nomo estas Marc. Mi estas Germano kiu loĝas kaj laboras en Japanio. Pro tio, mi fluente parolas germanan, anglan, kaj japanan. Mi ankaŭ tre interesas esperanton. En ĉi tiu esperanta blogo, mi volas afiŝi rakontojn el mia vivo en Japanio, dum vojaĝoj, kaj aliajn pensojn.

Mi unuafoje loĝis en Japanio en 2013 dum unu jaro por studenta interŝanĝo. Poste, mi revenis al Germanio por fini mian majstrecon, sed mi planis iam reveni al Japanio. Ekde 2016, mi konstante vivas en Japanio.

Profesie, mi estas esploristo en informadiko, kaj nuntempe lernas en la lasta jaro de doktora studento. Venontjare, mi volas dauriĝi labori en Japanio kiel postdoktoriĝa esploristo.

Kiel esploristo, oni povas vojaĝi multe por iri al konferencoj ktp. Mi tre ŝatas la vojaĝo kaj vidi aliajn vokojn kaj aliajn kulturojn.

Mi ankaŭ tre ŝatas la fotografio kaj mi ĉiam kunportas mian fotilon kun mi kiam mi vojaĝas. Se mi ligas fotojn, tiu ĉiam estis faritaj de mi mem.


Relataj afiŝoj

La Kristnasko en Japanio

Estas la kristnaska tempo kaj mi, tiel estas germano, sentas tre nostalgia. Mi estas konstante en Japanio ekde la jaro …

Vojaĝeto al Inuyama

En la lasta semajno mi iris al la urbo “Inuyama”. Inuyama estas en la gubernio Aiĉi, norde de la urbo …

Pri mi

Marc A. Kastner
D-ro Marc A. Kastner

Twitter: @mkasu_eo | Retpoŝtadreso: marc@mkasu.org

Mi estas Germano kiu loĝas kaj laboras pri informadika esploristo en Japanio. Mi ŝatas esperanton, fotilon, kaj videoludojn. Ĉi tie, mi afiŝas rakontojn el mia vivo en Japanio, dum vojaĝoj, kaj aliajn pensojn.

Komentoj

comments powered by Disqus

© 2019-2020 Marc A. Kastner. Ĉiuj rajtoj rizervitaj. Privateco (Privacy policy).