Kategorioj
Vojaĝo

Vojaĝeto al Inuyama

En la lasta semajno mi iris al la urbo “Inuyama”. Inuyama estas en la gubernio Aiĉi, norde de la urbo Nagojo, Japanio. Inuyama estas fama ĉar tie estas la plej malnova kastelo en Japanio kiu ne estis rekonstruita. Plue, oni povas iri en la muzeojn aŭ kelkajn sanktejojn.