Esperanta taglibro pri Marc Aurel

Vojaĝeto al Himeji

2022-10-16
Vojaĝ-Raporto Japanio
Featured Image

Kiam mi komencis tion blogon, mi ĉefe planis skribi pri miaj vojaĝetoj ĉirkaŭ Japanio kaj pri miaj kelkaj komercaj vojaĝoj al diversaj landoj. Bedaŭrinde, mi komencis tion blogon en Decembro 2019 kaj tuj poste, la KOVIMO pandemio okazis kaj mi ne povis iri ien ajn.

Estas preskaŭ tri jarojn kaj, iom post iom, komencas povi iri al vojaĝetoj. En Julio 2022, mi iris al la ubro Himeĵi (en japana estas 姫路市) por pertopreni akademian konferencon. Hodiaŭ mi ne volas blogi pri la konferenco mem, sed mi ankaŭ havis ŝancon de iri al kelkaj turismaj lokoj.

Himeĵi estas malgranda urbo, kio situas inter Osaka kaj Hiroshimo. Ne havas pli multe de turismaj lokoj, sed havas unu faman kastelon: La kastelo de Himeĵi (姫路城) estas monda heredaĵo de Unesko, ĉar ŝajne estas pli maljuna kastelo en Japanio, kiu ankoraŭ ekzistas origine ne rekonstruita.

Dum partoprenado en la konferenco, mi havas tempon pri iri al la kastelo.

La enirbileto de 1050 enoj (ĉirkaŭe 10 usona dolaro) inklusivas ne nur la kastelon sed ankaŭ la najbaran parkon Kokoen (好古園).

Mi promenantis la kastelon cirkaŭ du horoj. Ekster la kastelo, oni povas vidi la murojn kaj la kortojn de la kastelo.

Poste, mi eniris kelkajn malgrandajn konstruaĵojn en la korto, kaj finfine ankaŭ la kastelo mem.

La kastelo de Himeĵi estas tre maljuna kaj neniam rekonstruita. Kompreneble, estis renovigita, sed neniam estis detruita de milito aŭ tertremo, do neniam estis tute rekonstruita.

Kiam eniri tion tre maljunan konstruaĵon, oni vere povas senti historion.

Poste eniri la kastelon, mi almenaŭ ne havis tempon: Ambaŭ la kastelo kaj la parko Kokoen fermiĝis je la 17:00-a sed jam estis 16:30. Mi partoprenis la konferencon en la mateno kaj nur povas iri al la kastelo posttagmeze.

Mi kuris kaj sukseze povis eniri al la parkon, sed ne havis tro multe de tempon pri promeni.

La parko havas japanan stilon. Estas tre granda kaj havas 15 sekciojn de diversaj stiloj de floroj, arboj ktp. Mi ne havis tempon por plene esplori la parkon, sed provi foti la plej belaj partoj por memoro.

Pri vidindaĵoj, estas ĉio ke mi povas vidi en mia vojaĝeto, sed mi ankaŭ havas ŝancon de manĝi kelkajn bongustajn manĝaĵojn.

Mia amiko donis al mi "Mikan daifuku" (みかん大福). Daifuku estas dolĉaĵo de moĉio (rizkuko). La mikan daifuku estas rizkuko kun reta citruso ene. Mi volis aĉeti skatolon de "Mikan daifuku" kiel donaco por mia edzino, sed bedaŭrinde estis elvendita.

Mi ankaŭ havas ŝancon de manĝi "Anago Meshi" (穴子めし). Anago (穴子) estas tipo de angilo kaj (ŝajne) estas fama en Himeĵi. Anago Meshi estas bentoskatolo kiu estas Anago sur rizo.

Laste, mi havis kelkajn bongustajn manĝaĵojn en restoracioj. Ne estas vere Himeĵi manĝaĵo (sed povas manĝi ĉie en Japanio mi kredas), sed tamen bongustis:

Ĉi tio estis mia unua vojaĝeto ekde Februaro 2020. Estas tre stranga sento, vogaĵi poste tri jaroj kie ne povis forlasi mian dormon, sed estis bonega esperto kaj tre amuza.




Ankaŭ legu

Vojaĝeto al Inuyama

En la lasta semajno mi iris al la urbo  Inuyama. Ĝi estas en la gubernio  Aiĉi, norde de la urbo Nagojo, Japanio. Matene mi iris de Nagojo …

Legu pli...

La Kristnasko en Japanio

Estas la kristnaska tempo kaj mi, tiel estas germano, sentas tre nostalgia. Mi estas konstante en Japanio ekde la jaro 2016 kaj mi neniam …

Legu pli...

Komentoj